Anda di halaman 1dari 1

E-M 3.

Ekspedicio trovis novajn speciojn de flaŭro kaj faŭno en Nov-Gvineo*


En pasintjara decembro ekspedicio gvidata de aŭstraliaj sciencistoj ĉe monta regiono
en okcidenta Nov-Gvineo trovis „la plej similan pejzaĝon al tiu de la Ĝardeno de
Edeno troveblan sur la Tero”, kiel diris unu el la partoprenantoj.
Temas pri ĝangalo daŭre kovrata de nebulo, kun preskaŭ unu miliono da hektaroj. La
unua birdo, kiun vidis la ekspedicianoj, estis nekonata specio. En la dua tago ili povis
rigardi la dancon je amindumo de tiaj paradizbirdoj, kies specion oni kredis jam de
kelka tempo estingiĝinta. Inter pliaj trovaĵoj estas specio de rododendro kun eble la
plej granda floro sur la tero.
La bestoj de tiu regiono, kiuj neniam antaŭe havis kontakton kun homoj, ne timis la
ekspedicianojn kaj ne fuĝis. Pro tio la sciencistoj povis observi ilin senprobleme. La
eskpedicianoj diris, ke la studado de la trovitaj specioj daŭros multan tempon. Ili
taksas ĉi tiun ĝangalon grandega riĉaĵo, kiun oni devas konservi per la kunlaboro de
internaciaj organizaĵoj kaj la lokanoj.
* Új-Guinea